Pri Ni
Por Llandudno 2010, la Loka Kongresa Komitato, fakte, estas Virtuala Kongresa Komitato. Ni estas:

Brian Barker: Mi loĝas ĉe Tufnell Park, Londono kaj laboras kiel Konstruaĵo-Manaĝisto ĉe St.John's Wood. Mi eklernis Esperanton en 1962 kiam mi estis 13-jaraĝa. 16-jaraĝa mi iĝis sekretario/ kasisto de la Orienta Esperantista Federacio, postenon kiun mi tenis dum sep sinsekvaj jaroj; mi aliĝis al la Orienta Federacio kiel 'dumviva' membro je kosto de 1 Brita pundo.
Mi respondecos pri kontaktoj kun amaskomunikiloj kaj pri Publikaj Rilatoj por la kongreso.

Harry Barron: Kunordiganto de la kongresa programo.

Hilary Chapman:Mi estas esperantisto jam dum pli ol 40 jaroj. Mi ofte instruas la lingvon al plenkreskuloj, ekzemple en Pluezeko, Bretonio. Profesie mi okupigas pri lernado ene de entreprenoj. Mia fako nun estas la rilato inter profesia / metia kapableco kaj ekonomia evoluigo. Mi estas parolanto de la kimra lingvo kaj mi kantas en kimra virvoca koruso. Plue mi rolas kiel loka jugxisto (angle: magistrate) en Llandudno. La familia vivo estas grava por mi, kaj en 2008 mi farigis avo unuafoje..

Heather Eason: Mi logas ce Kardifo (Cardiff) en suda Kimrio kaj respondecas pri la kongresa retejo ktp. Mi parolas Esperanton denaske kaj mia unua kongreso estis la UK en Londono en 1971 (kiam mi estis tre juna...). Tiom da kongresanoj donis al mi bombonojn ke mi tuj komprenis kiom efika estis la lingvo por internacia amikeco. (Kongresanoj, bonvole notu ke ankorau placas al mi dolcajoj - precipe cokolado!)