counter for blogger

Kongresejo

hotelo imperiaLa bela kaj prestiĝa hotelo Imperial [imperia] estos nia kongresejo por Llandudno 2010.

Ĝi troviĝas ĉe la promenejo apud la marbordo. Ĉi tie okazos ĉiuj programeroj: akceptejo, babilejo, paroladoj kaj tiel plu (krom ekskursoj kompreneble!)

Vi ankaŭ povos gasti ĉe la kongreseja hotelo kaj detaloj haveblas ĉi tie. (Estos, kompreneble, aliaj loĝeblecoj en kaj apud Llandudno)

Llandudno: la urbo

Llandudno estas marborda urbo en norda Kimrio. Apude troviĝas la duoninsulo nomita Great Orme [granda ormo]. La nomo Llandudno (por la bona elparolado vidu ĉi tie) signifas la preĝejo de Sankta Tudno en la kimra lingvo. Pli da artikoloj pri la urbo kaj ĉirkaŭaĵo legeblas ĉe la kongresa blogo.

duoninsulo Granda Ormo

supre: duoninsulo Granda Ormo © Noel Walley

La Kimra Lingvo

Dum via restado ĉe Llandudno, vi verŝajne multe vidos kaj aŭdos la Kimran lingvon. Jam ekzistas bona priskribo pri la lingvo ĉe Vikipedio, kiun mi ne ripetos ĉi tie.

esperanto-kimra vortaroSe vi ŝatus pligrandigi vian scipovon de la kimra ankoraŭ eblas mendi la Esperanto- Kimra Vortaro ĉe la libroservo de Esperanto-Asocio de Britio.

La speciala kongresa prezo estos £2.50 aŭ £3.20 inkluzive skribilon.