counter for blogger

La hotelo 'Imperia'

La hotelo Imperial [imperia] estos nia kongresejo por Llandudno 2010, sed ankaŭ, por tiuj kiuj deziras, nia gastejo. Ni esperas ke kongresanoj multnombre gastiĝos ĉe la hotelo ke ni povu havi multajn oportunojn kunbabiladi, konatiĝi unu kun la alia, kaj ĝui la belajn ĉirkaŭaĵojn en bona kompanio. La informoj kaj fotoj ĉi-sube estas uzitaj kaj esperantigitaj el la hotela retejo kun la afabla permeso de la direktantoj.

Dormĉambroj

La hotelo enhavas 98 dormĉambrojn (ĉiuj kun banĉambro/duŝĉambro kaj necesejo). Iuj el la ĉambroj havas belegajn panoramojn sur la maro.

dormcxambro

(pli da fotoj pri la dormĉambroj ĉi tie)

Sporto/ekzercado/malstreĉigado

gimnastikejoGastoj en la hotelo rajtos plene uzi la hotelan sportejon (inkluzive gimnastikejon, naĝejon, saŭnon kaj vaporĉambron.)

 

Manĝado

Manĝaĵoj ne estas inkluzivitaj en la kongresa kosto, sed, estas diversaj manĝeblecoj ĉe la hotelo mem:terasa restoracio

La terasa restoracio (Terrace Restaurant) estas perfekta por trinki kafon/teon, kaj manĝetoj kaj havas panoramon sur la promenejo kaj maro.

La restoracio 'Chantreys' [pr. ĉantris] ofertas zorge kuiritajn manĝojn. La hotelo ĉiam uzas produktojn el la ĉirkaŭaĵo kiam eblas kaj singarde elektas la plej bonajn ingrediencojn. Por tiuj kiuj scipovas la anglan lingvon, specimenan menuon haveblas ĉe la hotela retejo.

restoracio 'Chantreys'

Distraĵoj

Ĉar la hotelo troviĝas ĝuste ĉe la promenejo apud la marbordo, eblas agrable sin promeni laŭlonge de la maro kaj laŭ la marponto.

Por la butikemuloj, du butikumad-centroj estas apudaj, la centro 'Victoria' [pr. Viktoria] kaj 'Park Llandudno'.

Aliaj informoj pri vidindaĵoj en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo troviĝas ĉe la kongresa blogo.

Antaumendi

Kongresaj delegitoj ricevos specialan rabaton sur la kutimaj ĉambro-kostoj.

Por kongresaj partoprenantoj:

Cambro por 2 personoj kostos 115 britajn pundojn ponokte (inkluzive matenmangon) (*speciala kongresa tarifo)

Cambro por 1 persono kostos 90 britajn pundojn ponokte (inkluzive matenmangon) (*speciala kongresa tarifo)

Loĝadon vi mendu rekte de la hotelo per telefono al +44 (0)1492 877466 aŭ retmesaĝe. Bonvole klarigu ke temas pri la Brita Kongreso de Esperanto 14-17 aprilo 2010, ke vi ricevu la specialan tarifon. Se vi mendos pertelefone, bonvolu paroli la anglan. Se vi ne scipovas la anglan, eblas mendi per retmesaĝo en Esperanto al la hotelo se vi klare indikas en la titol-linio ke Esperanto estas la uzita lingvo.

(Neredonebla antaŭpago de 20 britaj pundoj popersone ponokte estos pagenda al la hotelo kiam vi mendos. Delegitoj havos ĝis ses semajnoj antaŭ la kongreso mendi loĝadon je la kongresa tarifo).

(Utilaj ligoj al aliaj loĝeblecoj)